Argentino

Argentina Respubliko
República Argentina

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional Argentino
Nacia devizo: En unión y libertad
En unio kaj libereco
Situo
suverena ŝtatolando • federacia respubliko • nacio • confessional state
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bonaero
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) sud-bolivia keĉua lingvo, jagana lingvo, Vilela, selknama lingvo, Iyojwa'ja Chorote, Pilagá, Joseph Mfonyam, Abipón, Wichí Lhamtés Nocten, Toba Qom, Mbyá Guaraní, Moqoit (Mocovi), argentina signolingvo, Wichí Lhamtés Güisnay, Santiagueño Quechua, hispana lingvo, Wichí Lhamtés Vejoz, Puelche, tehuelĉa lingvo, mapuĉa lingvo, Tapieté
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (70%)
protestantismo (9%)
Areo 2 780 400 km²
- % de akvo 1,1 %
Loĝantaro 40 677 348 (2008)[1]
Loĝdenso 14,6 loĝ./km²
Vivolongo 77
Horzono time in Argentina
Interreta domajno .ar
Landokodo AR
Telefona kodo +54
Plej alta punkto Akonkagvo
Plej malalta punkto Laguna del Carbón
Politiko
Politika sistemo Federala prezidenta respubliko
Ŝtatestro Javier Milei
Ĉefministro Javier Milei
Nacia tago 25-a de majo
Sendependiĝo disde Hispanio 9-a de julio 1816
Ekonomio
Valuto argentina peso (ARS)
MEP laŭ 2014
– suma $878,2 miliardo[2]
– pokapa $ 21.542
Esperanto-movado
Landa E-asocio Argentina Esperanto-Ligo
vdr

Argentino, oficiale la Argentina Respubliko (hispane República Argentina), estas ŝtato en Sudameriko, konstituciigita kiel federacio de 23 provincoj kaj aŭtonoma urbo, Bonaero. Ĝiaj najbaroj estas Ĉilio (sude kaj okcidente), Bolivio (norde), Paragvajo (norde kaj nordoriente), Brazilo (nordoriente) kaj Urugvajo (oriente). Ĝi ankaŭ havas longan marbordon de la Atlantiko.

Politike ĝi estas federacia respubliko, kiu havas 23 provincojn kaj unu federacian distrikton. Nuntempe, Argentino estas ŝtato, kiu havas fortan ekonomikan evoluon. Post la severa ekonomika krizo de la jaro 2001, ĝia registaro kaj ekonomio renormaliĝis kaj nun la lando povas denove rigardi la estontecon kun espero. Laŭ sia indekso de homa disvolviĝo Argentino estas la dua plej avancinta lando de Sud-Ameriko.[3] Aĉetpovo de la loĝantaro estas taksata kiel 23-a inter la ŝtatoj de la mondo.[4]

La areo de Argentino estas 2.766.890 km², kaj situas inter la Andoj Montaro (okcidente) kaj la Atlantiko (oriente). Ĝi estas la dua en la listo de plej grandaj landoj el Suda Ameriko, kaj la oka en la listo de plej grandaj landoj el la mondo. La ŝtato postulas posedon de la nune britaj Falkland Islands (aŭ hispane Islas Malvinas nome Malvinoj) kaj la posedon de la insuloj Georgia del Sur kaj la insuloj Sandviĉoj. Ĝi ankaŭ volas posedi 969.464 km² de la Antarkto, sed kelkaj partoj de la antarkta teritorio postulita de Argentino estas ankaŭ proklamataj teritorio de Britio kaj Ĉilio respektive. Antarkto estas tamen gardata kiel internacia „nenies“ tero laŭ interkonsento de pluraj ŝtatoj.

Ĝi estas la hispanparolanta lando plej etenda de la planedo, la dua plej granda de Latinameriko, la kvara en la amerika kontinento kaj la oka en la mondo, se konsideri nur la kontinentan areon sub fakta suvereneco. Se konsideri la postulitan areon, ties totalo estus 3.761.274 km², kio igus ĝin la sepa plej etenda lando de la mondo.

  1. PÉREZ, Gustavo. Proyecciones provinciales de población por sexo y grupos de edad 2001-2015 (hispane) (pdf), p. 16. INDEC. Arkivita el la originalo je 2005-11-09. Alirita 24-a de junio 2008.
  2. Argentina. International Monetary Fund. Alirita 1-a de oktobro 2009.
  3. Human Development Report (angle) (PDF). United Nations Development Programme (2007). Alirita 19-a de junio 2008.
  4. International GDP ranking (angle). Arkivita el la originalo je 2009-02-27. Alirita 2009-11-08.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search